diff options
Diffstat (limited to 'vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo')
-rw-r--r-- | vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo | 989 |
1 files changed, 0 insertions, 989 deletions
diff --git a/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo b/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo deleted file mode 100644 index 2ac0689..0000000 --- a/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo +++ /dev/null @@ -1,989 +0,0 @@ -============================================================================== -= B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7.eo.2 = -============================================================================== - - Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili - por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas - fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim - kun sufiĉa facileco. - - La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas - de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti. - - ATENTU: - La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron - por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio). - - Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per - la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni - ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn! - - Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla, - kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por - ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon. - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON - - - ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. ** - ^ - k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven. - < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren. - j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago. - v - 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta. - - 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas. - Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono - - 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2. - -RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al - la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon. - -RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl, - vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos. - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 1.2: ELIRI EL VIM - - - !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!! - - 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo). - - 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>. - Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris. - - 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri - en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo> - - 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn - 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon. - -RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris. - Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero. - - 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3. - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO - - - ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. ** - - 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. - - 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la - forviŝenda signo. - - 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon. - - 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta. - - ----> La boovinno saaltiss ssur laa luuno. - - 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4 - -RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo. - - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO - - - ** Premu i por enmeti tekston. ** - - 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. - - 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan - signon post kie la teksto estas enmetenda. - - 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. - - 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala - reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon. - ----> Mank en ĉi linio. ----> Mankas tekston en ĉi tiu linio. - - 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la - leciono 1.5. - - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO - - - ** Premu A por postaldoni tekston. ** - - 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. - Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro. - - 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. - - 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala - reĝimo. - - 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la - paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon. - ----> Mankas teksto el ti - Mankas teksto el tiu linio. ----> Mankas ankaŭ teks - Mankas ankaŭ teksto ĉi tie. - - 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la - leciono 1.6 - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON - - ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. ** - - !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!! - - 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q! - - 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo> - 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la - dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu - ŝanĝeblas. - - 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj. - - 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo> - - 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo. - - 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 1 RESUMO - - - 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl. - h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren) - - 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo> - - 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn - - 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x - - 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu: - i tajpu enmetendan tekston <ESK> - enmetas tekston antaŭ la kursoro - - A tajpu la postaldonendan tekston <ESK> - postaldonas post la kursoro - -RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la - nedeziratan aŭ parte plenumita komando. - -Nun daŭrigu al la leciono 2. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO - - - ** Tajpu dw por forviŝi vorton. ** - - 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo. - - 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->. - - 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas. - - 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton. - - RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi - tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas - alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj - rekomencu. - ----> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo. - - 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la - leciono 2.2. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO - - - ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. ** - - 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo. - - 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->. - - 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ). - - 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio. - ----> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje. - - - 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas. - - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ - - - Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj - movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d - estas kiel sekvas: - - d movo - - Kie: - d - estas la operatoro de movo - movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube) - - Mallonga listo de movoj: - w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo. - e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo. - $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo. - - Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto. - -RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos - la kursoron kiel specifite. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO - - ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. ** - - 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->. - - 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen. - - 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen. - - 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio. - - - 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj. - ----> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi. - - 6. Moviĝu al la leciono 2.5. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI - - - ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. ** - - En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita - ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi: - d nombro movo - - 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->. - - 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn - - 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn - MAJUSKLAJN vortojn per unu komando - ----> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ - - - ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. ** - - Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke - estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion. - - 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo. - 2. Tajpu dd por forviŝi la linion. - 3. Nun moviĝu al la kvara linio. - 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn. - ----> 1) Rozoj estas ruĝaj, ----> 2) Ŝlimo estas amuza, ----> 3) Violoj estas bluaj, ----> 4) Mi havas aŭton, ----> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas, ----> 6) Sukero estas dolĉa, ----> 7) Kaj tiel vi estas. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO - - - ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. ** - - 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur - la unuan eraron. - 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon. - 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon. - 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato. - 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato. - 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn. - 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje - por refari la komandojn (malfari la malfarojn). - ----> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro. - - 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 2 RESUMO - - - 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw - 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$ - 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd - - 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w - 5. La formato de ŝanĝa komando estas: - operatoro [nombro] movo - - kie: - operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi - [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon - movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto), - $ (ĝis fino de linio), ktp. - - 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0 - - 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u) - Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U) - Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO - - - ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. ** - - 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio. - - 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim. - - 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti. - - 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron. - - 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo. - ----> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni? ----> b) Violoj estas bluaj, ----> c) Inteligenteco lerneblas, ----> a) Rozoj estas ruĝaj, - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO - - - ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . ** - - - 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. - - 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro. - - 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie. - - 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan. - ----> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn! ----> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn! - - 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3. - -Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO - - - ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . ** - - 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. - - 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw - - 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ). - - 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon. - - 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan. - ----> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto. ----> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c - - - ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. ** - - 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas: - - c [nombro] movo - - 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio). - - 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->. - - 4. Movu la kursoron al la unua eraro. - - 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>. - ----> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua. ----> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$ - -RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 3 RESUMO - - - 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la - forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi - iros en la linion sub la kursoro). - - 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon - kion vi deziras havi tie. - - 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie - la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino - de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio. - - 4. La formato de ŝanĝo estas: - - c [nombro] movo - -Nun daŭrigu al la sekvanta leciono. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO - - - ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton. - Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. ** - - RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!! - - 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G. - Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la - pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3. - - RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra - angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas - ŝaltita (vidu :help 'ruler') - - 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero. - Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero. - - 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos - vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G. - - 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO - - - ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. ** - - 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro - aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando. - - 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>. - Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi. - - 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n . - Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N . - - 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / . - - 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o - literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen. - ----> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro. - -RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la - komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ - - - ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } ** - - 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->. - - 2. Nun tajpu la % signon. - - 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo. - - 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo. - - 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion, - kion % faras. - ----> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. )) - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO - - - ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. ** - - 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. - - 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la - unuan okazaĵon de "laa" en la linio. - - 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan - anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la - linio. - ----> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo. - - 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj, - tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la - intervalo de la linioj kie la anstataŭigo - okazos. - Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta - dosiero. - Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta - dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi - aŭ ne. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 4 RESUMO - - 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero. - G movas la kursoron al la fino de la dosiero. - numero G movas la kursoron al numero de tiu linio. - gg movas la kursoron al la unua linio. - - 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen. - Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen. - Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ - N por serĉi en la mala direkto. - CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj. - - 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia - kongruo. - - 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova - Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g - Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g - Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g - Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON - - - ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. ** - - 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto - de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio. - - 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun - eksteran ŝelan komandon ajn. - - 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la - enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito. - Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias. - -RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun - argumentoj. - -RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo> - Ekde nun, ni ne plu mencios tion. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO - - - ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. ** - - 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo. - Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio. - - 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO. - - 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo) - - 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO. - Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian - dosierujon. - -RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO, - la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi - konservis ĝin. - - 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO - aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON - - - ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO ** - - 1. Movu la kursoron al tiu linio. - - 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la - teksto emfaziĝas. - - 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos. - - 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas. - Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi <Enenklavo>. - - 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir - aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta - leciono. - -RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron - por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi - operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas - la tekston. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN - - - ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON ** - - 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio. - -RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam - moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove. - - 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO - estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis. - La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro. - - 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku, - ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem - de la dosiero. - -RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple, - :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la - kursoron. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 5 RESUMO - - - 1. :!komando plenumas eksteran komandon. - - Iuj utilaj ekzemploj estas: - (MS-DOS) (UNIKSO) - :!dir :!ls - listigas dosierujon - :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO - - 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la - nomo DOSIERNOMO. - - 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en - dosiero DOSIERNOMO. - - 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas - ĝin sub la pozicion de la kursoro. - - 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la - pozicion de la kursoro. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO - - - ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. ** - - 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. - - 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj - eniri la Enmetan reĝimon. - - 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon. - ----> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en - Enmeta reĝimo. - - 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O , - anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio. - ----> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO - - - ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. ** - - 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->. - - 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li. - - 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro. - - 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por - eliri la Enmetan reĝimon. - - 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu - paŝojn 3 kaj 4. - ----> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio. ----> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio. - -RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo - estas tie, kie la signoj estas enmetitaj. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI - - - ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. ** - - 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la - kursoron al la komenco de la unua xxx . - - 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi - anstataŭigu la xxx . - - 3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera - parto de la linio restas neŝanĝata. - - 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx. - ----> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx. ----> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579. - -RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo - tajpita forviŝas ekzistan signon. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON - - - ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin ** - - - 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)". - - 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua". - - 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston. - - 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$ - - 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> . - - 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu - ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie - per p . - ----> a) tio estas la unua ero. - b) - -RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 6.5 AGORDI OPCION - - - ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon ** - - 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo> - Ripetu plurfoje premante n . - - 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic - - 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n - Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas. - - 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is - - 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo> - - 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic - -RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch -RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c - en la frazo: /ignore\c <Enenklavo> - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 6 RESUMO - - 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo. - 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro. - - 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro. - Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio. - - 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto. - - 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin. - - 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam - <ESK> estas premita. - - 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas: - 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo - 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo - 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn - Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio. - - 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 7.1 AKIRI HELPON - - - ** Uzu la helpan sistemon ** - - Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj - tri: - - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin) - - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin) - - tajpu :help <Enenklavo> - - Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias. - Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia. - Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron. - - Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando - ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>): - - :help w - :help c_CTRL-D - :help insert-index - :help user-manual - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON - - - ** Ebligu kapablojn de Vim ** - - Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte - malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc. - - 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo: - :e ~/.vimrc por Unikso - :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo - - 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc" - :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim - - 3. Konservu la dosieron per: - :w - - La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon. - Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc". - Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 7.3 KOMPLETIGO - - - ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> ** - - 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp - - 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir - - 3. Tajpu la komencon de komando: :e - - 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e". - - 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit". - - 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI - - 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika) - -RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj - <TAB>. Estas aparte utila por :help . - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - Leciono 7 RESUMO - - - 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron. - - 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd. - - 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro. - - 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron. - - 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn. - - 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn. - Premu <TAB> por uzi unu kompletigon. - - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ - - Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon - de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de - la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn - komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual". - - Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware, - el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante - ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio - (Colorado State University) - - Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu. - - Modifita por Vim de Bram Moolenaar. - - Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01 - Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com - Lasta ŝanĝo: 2009-02-01 - -~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ |