summaryrefslogtreecommitdiffstats
path: root/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo')
-rw-r--r--vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo989
1 files changed, 989 insertions, 0 deletions
diff --git a/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo b/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo
new file mode 100644
index 0000000..2ac0689
--- /dev/null
+++ b/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo
@@ -0,0 +1,989 @@
+==============================================================================
+= B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7.eo.2 =
+==============================================================================
+
+ Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
+ por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
+ fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
+ kun sufiĉa facileco.
+
+ La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
+ de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
+
+ ATENTU:
+ La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
+ por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
+
+ Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
+ la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
+ ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
+
+ Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
+ kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
+ ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON
+
+
+ ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
+ ^
+ k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
+ < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
+ j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
+ v
+ 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
+
+ 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
+ Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
+
+ 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
+
+RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
+ la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
+
+RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
+ vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 1.2: ELIRI EL VIM
+
+
+ !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
+
+ 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
+
+ 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>.
+ Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
+
+ 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
+ en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo>
+
+ 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
+ 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
+
+RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
+ Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
+
+ 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
+
+
+ ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. **
+
+ 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
+
+ 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
+ forviŝenda signo.
+
+ 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon.
+
+ 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
+
+
+---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
+
+ 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
+
+RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
+
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
+
+
+ ** Premu i por enmeti tekston. **
+
+ 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
+
+ 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
+ signon post kie la teksto estas enmetenda.
+
+ 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
+
+ 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
+ reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
+
+---> Mank en ĉi linio.
+---> Mankas tekston en ĉi tiu linio.
+
+ 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
+ leciono 1.5.
+
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
+
+
+ ** Premu A por postaldoni tekston. **
+
+ 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
+ Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
+
+ 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
+
+ 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
+ reĝimo.
+
+ 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
+ paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
+
+---> Mankas teksto el ti
+ Mankas teksto el tiu linio.
+---> Mankas ankaŭ teks
+ Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
+
+ 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
+ leciono 1.6
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON
+
+ ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. **
+
+ !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
+
+ 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q!
+
+ 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo>
+ 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
+ dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu
+ ŝanĝeblas.
+
+ 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
+
+ 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo>
+
+ 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
+
+ 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 1 RESUMO
+
+
+ 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
+ h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren)
+
+ 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
+
+ 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn
+
+ 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x
+
+ 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
+ i tajpu enmetendan tekston <ESK>
+ enmetas tekston antaŭ la kursoro
+
+ A tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
+ postaldonas post la kursoro
+
+RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
+ nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
+
+Nun daŭrigu al la leciono 2.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
+
+
+ ** Tajpu dw por forviŝi vorton. **
+
+ 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
+
+ 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
+
+ 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
+
+ 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton.
+
+ RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
+ tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas
+ alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj
+ rekomencu.
+
+---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
+
+ 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
+ leciono 2.2.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
+
+
+ ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. **
+
+ 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
+
+ 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
+
+ 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
+
+ 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio.
+
+---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
+
+
+ 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
+
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
+
+
+ Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
+ movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d
+ estas kiel sekvas:
+
+ d movo
+
+ Kie:
+ d - estas la operatoro de movo
+ movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
+
+ Mallonga listo de movoj:
+ w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
+ e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
+ $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
+
+ Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
+
+RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
+ la kursoron kiel specifite.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
+
+ ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
+
+ 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
+
+ 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
+
+ 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
+
+ 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
+
+
+ 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
+
+---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
+
+ 6. Moviĝu al la leciono 2.5.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
+
+
+ ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
+
+ En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
+ ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
+ d nombro movo
+
+ 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
+
+ 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
+
+ 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
+ MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
+
+---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
+
+
+ ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. **
+
+ Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
+ estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion.
+
+ 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
+ 2. Tajpu dd por forviŝi la linion.
+ 3. Nun moviĝu al la kvara linio.
+ 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn.
+
+---> 1) Rozoj estas ruĝaj,
+---> 2) Ŝlimo estas amuza,
+---> 3) Violoj estas bluaj,
+---> 4) Mi havas aŭton,
+---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas,
+---> 6) Sukero estas dolĉa,
+---> 7) Kaj tiel vi estas.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
+
+
+ ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
+
+ 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
+ la unuan eraron.
+ 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
+ 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon.
+ 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
+ 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
+ 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn.
+ 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
+ por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
+
+---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
+
+ 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 2 RESUMO
+
+
+ 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw
+ 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$
+ 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd
+
+ 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w
+ 5. La formato de ŝanĝa komando estas:
+ operatoro [nombro] movo
+
+ kie:
+ operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi
+ [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon
+ movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto),
+ $ (ĝis fino de linio), ktp.
+
+ 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0
+
+ 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u)
+ Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U)
+ Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
+
+
+ ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
+
+ 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
+
+ 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
+
+ 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
+
+ 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron.
+
+ 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
+
+---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
+---> b) Violoj estas bluaj,
+---> c) Inteligenteco lerneblas,
+---> a) Rozoj estas ruĝaj,
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
+
+
+ ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . **
+
+
+ 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
+
+ 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
+
+ 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie.
+
+ 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
+
+---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
+---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
+
+ 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
+
+Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
+
+
+ ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . **
+
+ 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
+
+ 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw
+
+ 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
+
+ 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
+
+ 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
+
+---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
+---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
+
+
+ ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **
+
+ 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
+
+ c [nombro] movo
+
+ 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio).
+
+ 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
+
+ 4. Movu la kursoron al la unua eraro.
+
+ 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
+
+---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
+---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$
+
+RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 3 RESUMO
+
+
+ 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la
+ forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
+ iros en la linion sub la kursoro).
+
+ 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon
+ kion vi deziras havi tie.
+
+ 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
+ la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
+ de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
+
+ 4. La formato de ŝanĝo estas:
+
+ c [nombro] movo
+
+Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
+
+
+ ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
+ Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. **
+
+ RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
+
+ 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G.
+ Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
+ pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
+
+ RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
+ angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
+ ŝaltita (vidu :help 'ruler')
+
+ 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
+ Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
+
+ 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos
+ vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
+
+ 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
+
+
+ ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
+
+ 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
+ aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando.
+
+ 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
+ Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
+
+ 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n .
+ Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N .
+
+ 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / .
+
+ 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
+ literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen.
+
+---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
+
+RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
+ komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
+
+
+ ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } **
+
+ 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
+
+ 2. Nun tajpu la % signon.
+
+ 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
+
+ 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
+
+ 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
+ kion % faras.
+
+---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
+
+
+ ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
+
+ 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
+
+ 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
+ unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
+
+ 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan
+ anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
+ linio.
+
+---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
+
+ 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
+ tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la
+ intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
+ okazos.
+ Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
+ dosiero.
+ Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
+ dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
+ aŭ ne.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 4 RESUMO
+
+ 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
+ G movas la kursoron al la fino de la dosiero.
+ numero G movas la kursoron al numero de tiu linio.
+ gg movas la kursoron al la unua linio.
+
+ 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
+ Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
+ Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
+ N por serĉi en la mala direkto.
+ CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
+
+ 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
+ kongruo.
+
+ 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
+ Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
+ Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g
+ Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g
+ Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
+
+
+ ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
+
+ 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
+ de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
+
+ 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
+ eksteran ŝelan komandon ajn.
+
+ 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
+ enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
+ Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias.
+
+RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
+ argumentoj.
+
+RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
+ Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
+
+
+ ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. **
+
+ 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo.
+ Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
+
+ 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
+
+ 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
+
+ 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO.
+ Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian
+ dosierujon.
+
+RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO,
+ la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
+ konservis ĝin.
+
+ 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO
+ aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
+
+
+ ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO **
+
+ 1. Movu la kursoron al tiu linio.
+
+ 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la
+ teksto emfaziĝas.
+
+ 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos.
+
+ 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas.
+ Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi <Enenklavo>.
+
+ 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir
+ aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta
+ leciono.
+
+RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron
+ por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
+ operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas
+ la tekston.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
+
+
+ ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON **
+
+ 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio.
+
+RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam
+ moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
+
+ 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO
+ estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
+ La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
+
+ 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
+ ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
+ de la dosiero.
+
+RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
+ :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
+ kursoron.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 5 RESUMO
+
+
+ 1. :!komando plenumas eksteran komandon.
+
+ Iuj utilaj ekzemploj estas:
+ (MS-DOS) (UNIKSO)
+ :!dir :!ls - listigas dosierujon
+ :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
+
+ 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
+ nomo DOSIERNOMO.
+
+ 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en
+ dosiero DOSIERNOMO.
+
+ 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
+ ĝin sub la pozicion de la kursoro.
+
+ 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
+ pozicion de la kursoro.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
+
+
+ ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
+
+ 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
+
+ 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj
+ eniri la Enmetan reĝimon.
+
+ 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon.
+
+---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
+ Enmeta reĝimo.
+
+ 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O ,
+ anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio.
+
+---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
+
+
+ ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. **
+
+ 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
+
+ 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li.
+
+ 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
+
+ 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por
+ eliri la Enmetan reĝimon.
+
+ 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
+ paŝojn 3 kaj 4.
+
+---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
+---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
+
+RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
+ estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
+
+
+ ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. **
+
+ 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la
+ kursoron al la komenco de la unua xxx .
+
+ 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
+ anstataŭigu la xxx .
+
+ 3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera
+ parto de la linio restas neŝanĝata.
+
+ 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
+
+---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
+---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
+
+RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
+ tajpita forviŝas ekzistan signon.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
+
+
+ ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin **
+
+
+ 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
+
+ 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua".
+
+ 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston.
+
+ 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$
+
+ 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> .
+
+ 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu
+ ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie
+ per p .
+
+---> a) tio estas la unua ero.
+ b)
+
+RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 6.5 AGORDI OPCION
+
+
+ ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon **
+
+ 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
+ Ripetu plurfoje premante n .
+
+ 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic
+
+ 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n
+ Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
+
+ 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is
+
+ 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo>
+
+ 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic
+
+RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch
+RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c
+ en la frazo: /ignore\c <Enenklavo>
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 6 RESUMO
+
+ 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
+ 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro.
+
+ 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro.
+ Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio.
+
+ 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto.
+
+ 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin.
+
+ 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
+ <ESK> estas premita.
+
+ 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas:
+ 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo
+ 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo
+ 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
+ Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
+
+ 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 7.1 AKIRI HELPON
+
+
+ ** Uzu la helpan sistemon **
+
+ Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
+ tri:
+ - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
+ - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
+ - tajpu :help <Enenklavo>
+
+ Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
+ Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia.
+ Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron.
+
+ Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
+ ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
+
+ :help w
+ :help c_CTRL-D
+ :help insert-index
+ :help user-manual
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
+
+
+ ** Ebligu kapablojn de Vim **
+
+ Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
+ malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc.
+
+ 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo:
+ :e ~/.vimrc por Unikso
+ :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo
+
+ 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
+ :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
+
+ 3. Konservu la dosieron per:
+ :w
+
+ La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
+ Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
+ Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 7.3 KOMPLETIGO
+
+
+ ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
+
+ 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp
+
+ 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir
+
+ 3. Tajpu la komencon de komando: :e
+
+ 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
+
+ 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
+
+ 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI
+
+ 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
+
+RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
+ <TAB>. Estas aparte utila por :help .
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+ Leciono 7 RESUMO
+
+
+ 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron.
+
+ 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd.
+
+ 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro.
+
+ 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron.
+
+ 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
+
+ 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
+ Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
+
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
+
+ Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon
+ de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
+ la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
+ komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
+
+ Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
+ el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
+ ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
+ (Colorado State University)
+
+ Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
+
+ Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
+
+ Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01
+ Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
+ Lasta ŝanĝo: 2009-02-01
+
+~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~