From f23d273a395cbdfd8a1197adc3509ba3dfb4637b Mon Sep 17 00:00:00 2001 From: Florian Pritz Date: Mon, 1 Mar 2010 20:40:50 +0100 Subject: update Signed-off-by: Florian Pritz --- vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo | 989 +++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++ 1 file changed, 989 insertions(+) create mode 100644 vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo (limited to 'vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo') diff --git a/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo b/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo new file mode 100644 index 0000000..2ac0689 --- /dev/null +++ b/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo @@ -0,0 +1,989 @@ +============================================================================== += B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7.eo.2 = +============================================================================== + + Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili + por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas + fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim + kun sufiĉa facileco. + + La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas + de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti. + + ATENTU: + La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron + por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio). + + Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per + la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni + ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn! + + Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla, + kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por + ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon. + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON + + + ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. ** + ^ + k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven. + < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren. + j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago. + v + 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta. + + 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas. + Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono + + 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2. + +RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu por reiri al + la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon. + +RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl, + vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos. + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 1.2: ELIRI EL VIM + + + !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!! + + 1. Premu la klavon (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo). + + 2. Tajpu: :q! . + Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris. + + 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri + en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor + + 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn + 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon. + +RIMARKO: :q! eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris. + Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero. + + 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3. + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO + + + ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. ** + + 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. + + 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la + forviŝenda signo. + + 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon. + + 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta. + + +---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno. + + 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4 + +RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo. + + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO + + + ** Premu i por enmeti tekston. ** + + 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. + + 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan + signon post kie la teksto estas enmetenda. + + 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. + + 4. Premu kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala + reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon. + +---> Mank en ĉi linio. +---> Mankas tekston en ĉi tiu linio. + + 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la + leciono 1.5. + + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO + + + ** Premu A por postaldoni tekston. ** + + 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. + Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro. + + 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn. + + 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu por reiri al la normala + reĝimo. + + 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la + paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon. + +---> Mankas teksto el ti + Mankas teksto el tiu linio. +---> Mankas ankaŭ teks + Mankas ankaŭ teksto ĉi tie. + + 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la + leciono 1.6 + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON + + ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. ** + + !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!! + + 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q! + + 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor + 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la + dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu + ŝanĝeblas. + + 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj. + + 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq + + 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo. + + 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 1 RESUMO + + + 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl. + h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren) + + 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO + + 3. Por eliri el Vim, tajpu: :q! por rezigni la ŝanĝojn + + 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x + + 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu: + i tajpu enmetendan tekston + enmetas tekston antaŭ la kursoro + + A tajpu la postaldonendan tekston + postaldonas post la kursoro + +RIMARKO: Premo de iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la + nedeziratan aŭ parte plenumita komando. + +Nun daŭrigu al la leciono 2. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO + + + ** Tajpu dw por forviŝi vorton. ** + + 1. Premu por certigi, ke vi estas en normala reĝimo. + + 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->. + + 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas. + + 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton. + + RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi + tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas + alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu kaj + rekomencu. + +---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo. + + 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la + leciono 2.2. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO + + + ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. ** + + 1. Premu por certigi, ke vi estas en normala reĝimo. + + 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->. + + 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ). + + 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio. + +---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje. + + + 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas. + + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ + + + Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj + movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d + estas kiel sekvas: + + d movo + + Kie: + d - estas la operatoro de movo + movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube) + + Mallonga listo de movoj: + w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo. + e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo. + $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo. + + Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto. + +RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos + la kursoron kiel specifite. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO + + ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. ** + + 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->. + + 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen. + + 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen. + + 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio. + + + 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj. + +---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi. + + 6. Moviĝu al la leciono 2.5. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI + + + ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. ** + + En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita + ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi: + d nombro movo + + 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->. + + 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn + + 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn + MAJUSKLAJN vortojn per unu komando + +---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ + + + ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. ** + + Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke + estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion. + + 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo. + 2. Tajpu dd por forviŝi la linion. + 3. Nun moviĝu al la kvara linio. + 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn. + +---> 1) Rozoj estas ruĝaj, +---> 2) Ŝlimo estas amuza, +---> 3) Violoj estas bluaj, +---> 4) Mi havas aŭton, +---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas, +---> 6) Sukero estas dolĉa, +---> 7) Kaj tiel vi estas. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO + + + ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. ** + + 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur + la unuan eraron. + 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon. + 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon. + 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato. + 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato. + 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn. + 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje + por refari la komandojn (malfari la malfarojn). + +---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro. + + 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 2 RESUMO + + + 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw + 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$ + 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd + + 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w + 5. La formato de ŝanĝa komando estas: + operatoro [nombro] movo + + kie: + operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi + [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon + movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto), + $ (ĝis fino de linio), ktp. + + 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0 + + 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u) + Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U) + Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO + + + ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. ** + + 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio. + + 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim. + + 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti. + + 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron. + + 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo. + +---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni? +---> b) Violoj estas bluaj, +---> c) Inteligenteco lerneblas, +---> a) Rozoj estas ruĝaj, + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO + + + ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . ** + + + 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. + + 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro. + + 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie. + + 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan. + +---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn! +---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn! + + 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3. + +Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO + + + ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . ** + + 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->. + + 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw + + 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ). + + 4. Premu kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon. + + 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan. + +---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto. +---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c + + + ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. ** + + 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas: + + c [nombro] movo + + 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio). + + 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->. + + 4. Movu la kursoron al la unua eraro. + + 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu . + +---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua. +---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$ + +RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 3 RESUMO + + + 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la + forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi + iros en la linion sub la kursoro). + + 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon + kion vi deziras havi tie. + + 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie + la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino + de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio. + + 4. La formato de ŝanĝo estas: + + c [nombro] movo + +Nun daŭrigu al la sekvanta leciono. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO + + + ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton. + Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. ** + + RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!! + + 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G. + Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la + pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3. + + RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra + angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas + ŝaltita (vidu :help 'ruler') + + 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero. + Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero. + + 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos + vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G. + + 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO + + + ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. ** + + 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro + aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando. + + 2. Nun tajpu 'errarro' . + Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi. + + 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n . + Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N . + + 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / . + + 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o + literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen. + +---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro. + +RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la + komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ + + + ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } ** + + 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->. + + 2. Nun tajpu la % signon. + + 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo. + + 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo. + + 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion, + kion % faras. + +---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. )) + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO + + + ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. ** + + 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. + + 2. Tajpu :s/laa/la . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la + unuan okazaĵon de "laa" en la linio. + + 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan + anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la + linio. + +---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo. + + 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj, + tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la + intervalo de la linioj kie la anstataŭigo + okazos. + Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta + dosiero. + Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta + dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi + aŭ ne. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 4 RESUMO + + 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero. + G movas la kursoron al la fino de la dosiero. + numero G movas la kursoron al numero de tiu linio. + gg movas la kursoron al la unua linio. + + 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen. + Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen. + Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ + N por serĉi en la mala direkto. + CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj. + + 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia + kongruo. + + 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova + Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g + Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g + Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g + Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON + + + ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. ** + + 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto + de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio. + + 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun + eksteran ŝelan komandon ajn. + + 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu . Tio listigos la + enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito. + Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias. + +RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun + argumentoj. + +RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de + Ekde nun, ni ne plu mencios tion. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO + + + ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. ** + + 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo. + Vi jam scias, ke vi devas tajpi post tio. + + 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO. + + 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo) + + 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO. + Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian + dosierujon. + +RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO, + la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi + konservis ĝin. + + 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO + aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON + + + ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO ** + + 1. Movu la kursoron al tiu linio. + + 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la + teksto emfaziĝas. + + 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos. + + 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas. + Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi . + + 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir + aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta + leciono. + +RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron + por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi + operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas + la tekston. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN + + + ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON ** + + 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio. + +RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam + moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove. + + 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO + estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis. + La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro. + + 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku, + ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem + de la dosiero. + +RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple, + :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la + kursoron. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 5 RESUMO + + + 1. :!komando plenumas eksteran komandon. + + Iuj utilaj ekzemploj estas: + (MS-DOS) (UNIKSO) + :!dir :!ls - listigas dosierujon + :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO + + 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la + nomo DOSIERNOMO. + + 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en + dosiero DOSIERNOMO. + + 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas + ĝin sub la pozicion de la kursoro. + + 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la + pozicion de la kursoro. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO + + + ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. ** + + 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->. + + 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj + eniri la Enmetan reĝimon. + + 3. Nun tajpu tekston kaj premu por eliri la Enmetan reĝimon. + +---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en + Enmeta reĝimo. + + 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O , + anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio. + +---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO + + + ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. ** + + 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->. + + 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li. + + 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro. + + 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu por + eliri la Enmetan reĝimon. + + 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu + paŝojn 3 kaj 4. + +---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio. +---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio. + +RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo + estas tie, kie la signoj estas enmetitaj. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI + + + ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. ** + + 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la + kursoron al la komenco de la unua xxx . + + 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi + anstataŭigu la xxx . + + 3. Premu por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera + parto de la linio restas neŝanĝata. + + 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx. + +---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx. +---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579. + +RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo + tajpita forviŝas ekzistan signon. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON + + + ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin ** + + + 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)". + + 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua". + + 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston. + + 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$ + + 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua . + + 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu + ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie + per p . + +---> a) tio estas la unua ero. + b) + +RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 6.5 AGORDI OPCION + + + ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon ** + + 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori + Ripetu plurfoje premante n . + + 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic + + 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n + Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas. + + 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is + + 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore + + 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic + +RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch +RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c + en la frazo: /ignore\c + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 6 RESUMO + + 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo. + 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro. + + 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro. + Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio. + + 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto. + + 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin. + + 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam + estas premita. + + 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas: + 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo + 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo + 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn + Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio. + + 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 7.1 AKIRI HELPON + + + ** Uzu la helpan sistemon ** + + Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj + tri: + - premu la klavon (se vi havas ĝin) + - premu la klavon (se vi havas ĝin) + - tajpu :help + + Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias. + Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia. + Tajpu :q por fermi la helpan fenestron. + + Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando + ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi ): + + :help w + :help c_CTRL-D + :help insert-index + :help user-manual + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON + + + ** Ebligu kapablojn de Vim ** + + Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte + malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc. + + 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo: + :e ~/.vimrc por Unikso + :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo + + 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc" + :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim + + 3. Konservu la dosieron per: + :w + + La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon. + Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc". + Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 7.3 KOMPLETIGO + + + ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj ** + + 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp + + 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir + + 3. Tajpu la komencon de komando: :e + + 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e". + + 5. Premu kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit". + + 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI + + 7. Premu . Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika) + +RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj + . Estas aparte utila por :help . + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + Leciono 7 RESUMO + + + 1. Tajpu :help aŭ premu por malfermi helpan fenestron. + + 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd. + + 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro. + + 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron. + + 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn. + + 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn. + Premu por uzi unu kompletigon. + + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ + + Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon + de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de + la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn + komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual". + + Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware, + el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante + ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio + (Colorado State University) + + Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu. + + Modifita por Vim de Bram Moolenaar. + + Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01 + Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com + Lasta ŝanĝo: 2009-02-01 + +~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ -- cgit v1.2.3-24-g4f1b