summaryrefslogtreecommitdiffstats
path: root/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo')
-rw-r--r--vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo989
1 files changed, 0 insertions, 989 deletions
diff --git a/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo b/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo
deleted file mode 100644
index 2ac0689..0000000
--- a/vim/vim-7.2/tutor/tutor.eo
+++ /dev/null
@@ -1,989 +0,0 @@
-==============================================================================
-= B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7.eo.2 =
-==============================================================================
-
- Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
- por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
- fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
- kun sufiĉa facileco.
-
- La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
- de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
-
- ATENTU:
- La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
- por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
-
- Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
- la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
- ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
-
- Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
- kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
- ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON
-
-
- ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
- ^
- k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
- < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
- j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
- v
- 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
-
- 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
- Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
-
- 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
-
-RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
- la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
-
-RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
- vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 1.2: ELIRI EL VIM
-
-
- !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
-
- 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
-
- 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>.
- Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
-
- 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
- en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo>
-
- 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
- 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
-
-RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
- Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
-
- 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
-
-
- ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. **
-
- 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
-
- 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
- forviŝenda signo.
-
- 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon.
-
- 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
-
-
----> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
-
- 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
-
-RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
-
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
-
-
- ** Premu i por enmeti tekston. **
-
- 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
-
- 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
- signon post kie la teksto estas enmetenda.
-
- 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
-
- 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
- reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
-
----> Mank en ĉi linio.
----> Mankas tekston en ĉi tiu linio.
-
- 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
- leciono 1.5.
-
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
-
-
- ** Premu A por postaldoni tekston. **
-
- 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
- Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
-
- 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
-
- 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
- reĝimo.
-
- 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
- paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
-
----> Mankas teksto el ti
- Mankas teksto el tiu linio.
----> Mankas ankaŭ teks
- Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
-
- 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
- leciono 1.6
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON
-
- ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. **
-
- !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
-
- 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q!
-
- 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo>
- 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
- dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu
- ŝanĝeblas.
-
- 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
-
- 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo>
-
- 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
-
- 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 1 RESUMO
-
-
- 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
- h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren)
-
- 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
-
- 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn
-
- 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x
-
- 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
- i tajpu enmetendan tekston <ESK>
- enmetas tekston antaŭ la kursoro
-
- A tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
- postaldonas post la kursoro
-
-RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
- nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
-
-Nun daŭrigu al la leciono 2.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
-
-
- ** Tajpu dw por forviŝi vorton. **
-
- 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
-
- 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
-
- 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
-
- 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton.
-
- RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
- tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas
- alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj
- rekomencu.
-
----> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
-
- 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
- leciono 2.2.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
-
-
- ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. **
-
- 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
-
- 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
-
- 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
-
- 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio.
-
----> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
-
-
- 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
-
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
-
-
- Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
- movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d
- estas kiel sekvas:
-
- d movo
-
- Kie:
- d - estas la operatoro de movo
- movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
-
- Mallonga listo de movoj:
- w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
- e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
- $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
-
- Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
-
-RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
- la kursoron kiel specifite.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
-
- ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
-
- 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
-
- 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
-
- 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
-
- 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
-
-
- 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
-
----> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
-
- 6. Moviĝu al la leciono 2.5.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
-
-
- ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
-
- En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
- ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
- d nombro movo
-
- 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
-
- 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
-
- 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
- MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
-
----> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
-
-
- ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. **
-
- Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
- estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion.
-
- 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
- 2. Tajpu dd por forviŝi la linion.
- 3. Nun moviĝu al la kvara linio.
- 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn.
-
----> 1) Rozoj estas ruĝaj,
----> 2) Ŝlimo estas amuza,
----> 3) Violoj estas bluaj,
----> 4) Mi havas aŭton,
----> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas,
----> 6) Sukero estas dolĉa,
----> 7) Kaj tiel vi estas.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
-
-
- ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
-
- 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
- la unuan eraron.
- 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
- 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon.
- 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
- 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
- 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn.
- 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
- por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
-
----> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
-
- 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 2 RESUMO
-
-
- 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw
- 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$
- 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd
-
- 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w
- 5. La formato de ŝanĝa komando estas:
- operatoro [nombro] movo
-
- kie:
- operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi
- [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon
- movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto),
- $ (ĝis fino de linio), ktp.
-
- 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0
-
- 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u)
- Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U)
- Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
-
-
- ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
-
- 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
-
- 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
-
- 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
-
- 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron.
-
- 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
-
----> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
----> b) Violoj estas bluaj,
----> c) Inteligenteco lerneblas,
----> a) Rozoj estas ruĝaj,
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
-
-
- ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . **
-
-
- 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
-
- 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
-
- 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie.
-
- 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
-
----> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
----> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
-
- 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
-
-Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
-
-
- ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . **
-
- 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
-
- 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw
-
- 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
-
- 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
-
- 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
-
----> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
----> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
-
-
- ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **
-
- 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
-
- c [nombro] movo
-
- 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio).
-
- 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
-
- 4. Movu la kursoron al la unua eraro.
-
- 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
-
----> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
----> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$
-
-RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 3 RESUMO
-
-
- 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la
- forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
- iros en la linion sub la kursoro).
-
- 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon
- kion vi deziras havi tie.
-
- 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
- la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
- de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
-
- 4. La formato de ŝanĝo estas:
-
- c [nombro] movo
-
-Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
-
-
- ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
- Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. **
-
- RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
-
- 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G.
- Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
- pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
-
- RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
- angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
- ŝaltita (vidu :help 'ruler')
-
- 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
- Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
-
- 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos
- vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
-
- 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
-
-
- ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
-
- 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
- aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando.
-
- 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
- Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
-
- 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n .
- Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N .
-
- 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / .
-
- 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
- literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen.
-
----> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
-
-RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
- komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
-
-
- ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } **
-
- 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
-
- 2. Nun tajpu la % signon.
-
- 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
-
- 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
-
- 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
- kion % faras.
-
----> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
-
-
- ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
-
- 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
-
- 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
- unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
-
- 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan
- anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
- linio.
-
----> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
-
- 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
- tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la
- intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
- okazos.
- Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
- dosiero.
- Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
- dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
- aŭ ne.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 4 RESUMO
-
- 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
- G movas la kursoron al la fino de la dosiero.
- numero G movas la kursoron al numero de tiu linio.
- gg movas la kursoron al la unua linio.
-
- 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
- Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
- Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
- N por serĉi en la mala direkto.
- CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
-
- 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
- kongruo.
-
- 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
- Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
- Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g
- Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g
- Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
-
-
- ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
-
- 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
- de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
-
- 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
- eksteran ŝelan komandon ajn.
-
- 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
- enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
- Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias.
-
-RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
- argumentoj.
-
-RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
- Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
-
-
- ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. **
-
- 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo.
- Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
-
- 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
-
- 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
-
- 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO.
- Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian
- dosierujon.
-
-RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO,
- la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
- konservis ĝin.
-
- 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO
- aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
-
-
- ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO **
-
- 1. Movu la kursoron al tiu linio.
-
- 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la
- teksto emfaziĝas.
-
- 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos.
-
- 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas.
- Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi <Enenklavo>.
-
- 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir
- aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta
- leciono.
-
-RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron
- por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
- operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas
- la tekston.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
-
-
- ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON **
-
- 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio.
-
-RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam
- moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
-
- 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO
- estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
- La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
-
- 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
- ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
- de la dosiero.
-
-RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
- :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
- kursoron.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 5 RESUMO
-
-
- 1. :!komando plenumas eksteran komandon.
-
- Iuj utilaj ekzemploj estas:
- (MS-DOS) (UNIKSO)
- :!dir :!ls - listigas dosierujon
- :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
-
- 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
- nomo DOSIERNOMO.
-
- 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en
- dosiero DOSIERNOMO.
-
- 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
- ĝin sub la pozicion de la kursoro.
-
- 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
- pozicion de la kursoro.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
-
-
- ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
-
- 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
-
- 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj
- eniri la Enmetan reĝimon.
-
- 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon.
-
----> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
- Enmeta reĝimo.
-
- 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O ,
- anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio.
-
----> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
-
-
- ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. **
-
- 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
-
- 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li.
-
- 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
-
- 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por
- eliri la Enmetan reĝimon.
-
- 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
- paŝojn 3 kaj 4.
-
----> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
----> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
-
-RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
- estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
-
-
- ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. **
-
- 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la
- kursoron al la komenco de la unua xxx .
-
- 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
- anstataŭigu la xxx .
-
- 3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera
- parto de la linio restas neŝanĝata.
-
- 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
-
----> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
----> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
-
-RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
- tajpita forviŝas ekzistan signon.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
-
-
- ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin **
-
-
- 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
-
- 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua".
-
- 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston.
-
- 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$
-
- 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> .
-
- 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu
- ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie
- per p .
-
----> a) tio estas la unua ero.
- b)
-
-RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 6.5 AGORDI OPCION
-
-
- ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon **
-
- 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
- Ripetu plurfoje premante n .
-
- 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic
-
- 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n
- Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
-
- 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is
-
- 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo>
-
- 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic
-
-RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch
-RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c
- en la frazo: /ignore\c <Enenklavo>
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 6 RESUMO
-
- 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
- 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro.
-
- 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro.
- Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio.
-
- 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto.
-
- 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin.
-
- 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
- <ESK> estas premita.
-
- 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas:
- 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo
- 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo
- 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
- Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
-
- 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 7.1 AKIRI HELPON
-
-
- ** Uzu la helpan sistemon **
-
- Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
- tri:
- - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
- - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
- - tajpu :help <Enenklavo>
-
- Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
- Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia.
- Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron.
-
- Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
- ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
-
- :help w
- :help c_CTRL-D
- :help insert-index
- :help user-manual
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
-
-
- ** Ebligu kapablojn de Vim **
-
- Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
- malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc.
-
- 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo:
- :e ~/.vimrc por Unikso
- :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo
-
- 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
- :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
-
- 3. Konservu la dosieron per:
- :w
-
- La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
- Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
- Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 7.3 KOMPLETIGO
-
-
- ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
-
- 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp
-
- 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir
-
- 3. Tajpu la komencon de komando: :e
-
- 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
-
- 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
-
- 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI
-
- 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
-
-RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
- <TAB>. Estas aparte utila por :help .
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
- Leciono 7 RESUMO
-
-
- 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron.
-
- 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd.
-
- 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro.
-
- 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron.
-
- 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
-
- 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
- Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
-
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
-
- Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon
- de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
- la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
- komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
-
- Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
- el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
- ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
- (Colorado State University)
-
- Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
-
- Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
-
- Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01
- Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
- Lasta ŝanĝo: 2009-02-01
-
-~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~